Next Previous Contents

13. Esperanto-signoj en HTML-tekstoj

Vi povas uzi la Latin-3-koderojn por montri E-signojn en HTML-teksto. La normo volas, ke tiukaze vi metu la sekvan linion en la kapon (<head>...</head>) de via dosiero:

  <meta http-equiv="Content-type" content="text/html; charset=ISO-8859-3">

Bedauxrinde Netscape Communicator kaj eble ankaux aliaj TTT-legiloj misinterpretas tiun linion kaj malhelpas, ke ecx per via "User-defined"-kodo vidigxos E-signoj. Do eble estas pli bone, ne indiki tiun linion.

Pri kodado per Unikodo, legu la informpagxon cxe Aaron Irvine. Pro la problemoj de Netscape Communicator rilate al E-signoj en Unikodo ni malrekomendas la uzon de Unikodo en pure esperantaj HTML-tekstoj. Por multlingvaj tekstoj eble ne ekzistas pli tauxga alternativo. Sed por Esperanto uzu prefere Latin-3 ankoraux iom da tempo.


Next Previous Contents