Kun la Vi-variantoj Vim kaj Elvis en la aktualaj versioj vi povas senprobleme uzi la samajn latin-3-tiparojn kiel kun Xterm.
Se vi lancxas ilin en propra fenestro, uzu la elekton -fn <tiparnomo>:
elvis -fn fixed-l3
vim -g -fn fixed-l3
Por tajpi esperantajn signojn, vi povas aux uzi la metodon laux la 3a cxapitro aux uzi la sekvajn difinojn:
digraph G^ X
digraph g^ x
digraph H^ &
digraph h^ 6
digraph J^ ,
digraph j^ <
digraph C^ F
digraph c^ f
digraph S^ ^
digraph s^ ~
digraph U^ ]
digraph u^ }
set digraph
Metu tiujn difinojn en dosieron, ekz. ~/.elvis.lat3
kaj
lancxu:
elvis -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3
Nun vi povas tajpi ekz. la literon gx per la klavoj ^Kg^ (Ctrl-k g ^) aux ^, retropasxo, g.
Vim kaj Elvis vi trovas jen ankaux en Interreto.